WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
1 Reĝoj 16
1 Reĝoj 16
16 / 22
1
Kaj aperis la vorto de la Eternulo al Jehu, filo de Ĥanani, pri Baaŝa, dirante:
2
Ĉar mi levis vin el la polvo kaj faris vin reganto super Mia popolo Izrael kaj vi iras laŭ la vojo de Jerobeam kaj pekigas Mian popolon Izrael, incitante Min per iliaj pekoj,
3
tial Mi elbalaos Baaŝan kaj lian domon, kaj Mi faros kun via domo kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat.
4
Kiu mortos ĉe Baaŝa en la urbo, tiun formanĝos la hundoj, kaj kiu mortos ĉe li sur la kampo, tiun formanĝos la birdoj de la ĉielo.
5
La cetera historio de Baaŝa, kaj tio, kion li faris, kaj lia potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
6
Kaj Baaŝa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Tirca. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ela.
7
Per la profeto Jehu, filo de Ĥanani, aperis la vorto de la Eternulo pri Baaŝa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li faris antaŭ la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj de siaj manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke li mortigis lin.
8
En la jaro dudek-sesa de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Ela, filo de Baaŝa, super Izrael en Tirca por la daŭro de du jaroj.
9
Kaj faris konspiron kontraŭ li lia servanto Zimri, estro de duono de la ĉaroj. Kiam li en Tirca drinkis ĝis ebrieco en la domo de Arca, palacestro de Tirca,
10
tiam venis Zimri kaj frapis lin kaj mortigis lin, en la jaro dudek-sepa de Asa, reĝo de Judujo, kaj faris sin reĝo anstataŭ li.
11
Kiam li fariĝis reĝo, kiam li eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon de Baaŝa, restigante ĉe li neniun virseksulon, kaj ankaŭ liajn parencojn kaj amikojn.
12
Kaj Zimri ekstermis la tutan domon de Baaŝa, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri Baaŝa per la profeto Jehu,
13
pro ĉiuj pekoj de Baaŝa kaj la pekoj de lia filo Ela, per kiuj ili pekis kaj per kiuj ili pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per siaj idolaĵoj.
14
La cetera historio de Ela, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
15
En la dudek-sepa jaro de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Zimri por la daŭro de sep tagoj en Tirca, kiam la popolo sieĝis Gibetonon de la Filiŝtoj.
16
Kiam la sieĝanta popolo aŭdis, ke Zimri faris konspiron kaj mortigis la reĝon, tiam la tuta popolo en la sama tago elektis kiel reĝon Omrin, la militestron de Izrael.
17
Kaj Omri kune kun la tuta Izrael foriris de Gibeton kaj eksieĝis Tircan.
18
Kiam Zimri vidis, ke la urbo estas prenita, li iris en la palacon de la reĝa domo kaj ekbruligis ĉirkaŭ si per fajro la reĝan domon, kaj mortis,
19
pro siaj pekoj, per kiuj li pekis, farante malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, irante laŭ la vojo de Jerobeam kaj en lia peko, kiun li faris, pekigante Izraelon.
20
La cetera historio de Zimri, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
21
Tiam la popolo Izraela dividiĝis en du partojn: duono de la popolo aliĝis al Tibni, filo de Ginat, por reĝigi lin, kaj la dua duono aliĝis al Omri.
22
Kaj la popolo, kiu aliĝis al Omri, venkis tiun popolon, kiu aliĝis al Tibni, filo de Ginat; kaj Tibni mortis, kaj ekreĝis Omri.
23
En la tridek-unua jaro de Asa, reĝo de Judujo, Omri ekreĝis super Izrael por la daŭro de dek du jaroj. En Tirca li reĝis dum ses jaroj.
24
Kaj li aĉetis la monton Samario de Ŝemer pro du kikaroj da arĝento, kaj li prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario, laŭ la nomo de Ŝemer, la mastro de la monto.
25
Kaj Omri faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj li agis pli malbone, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li.
26
Kaj li iris laŭ la tuta vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per iliaj idolaĵoj.
27
La cetera historio de Omri, tio, kion li faris, kaj liaj heroaĵoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
28
Kaj Omri ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥab.
29
Aĥab, filo de Omri, ekreĝis super Izrael en la tridek-oka jaro de Asa, reĝo de Judujo. Kaj Aĥab, filo de Omri, reĝis super Izrael en Samario dudek du jarojn.
30
Kaj Aĥab, filo de Omri, faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li.
31
Ne sufiĉis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat: li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, reĝo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorkliniĝis al li.
32
Kaj li starigis altaron al Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario.
33
Kaj Aĥab faris sanktajn stangojn, kaj Aĥab faris pli da incitado kontraŭ la Eternulo, Dio de Izrael, ol ĉiuj reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ li.
34
En lia tempo Ĥiel, Bet-Elano, konstruis Jeriĥon. Kun perdo de sia unuenaskito Abiram li fondis ĝin, kaj kun perdo de sia plej juna filo Segub li starigis ĝiajn pordegojn, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Josuo, filo de Nun.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget